Gvardio Nacia de Francio

Gvardio Nacia de Francio
emblemo
military reserve force
Komenco 1789 vd
Lando(j) Francio vd
vdr
Soldatoj de la Nacigvardio en la batalo de Parizo, 1814.
Soldatoj de la Nacigvardio ĉ.1886.
Armita soldato de la Nacigvardio ĉ 1870.

La Nacia Gvardio de Francio (france Garde Nationale) estas parto de la armea kaj polica rezervo de la lando, kiu funkcias proksime al la armeo, kaj ekzistas en sia nuna formo ekde 2016, sed ĉerpas siajn radikojn el la malnova Nacigvardio, tipo de civitana milico kiu estis fondita en 1789, dum la Franca Revolucio sub la komando de la Markizo de la Fayette. Dum la plej multaj el la jaroj da ĝia ekzisto, la Gvardio estis lojala al la meza klaso en Francio kaj ĝi estis fondita aparte de la franca armeo kaj posedis armean rezervtrupon kaj polican rezervtrupon [1][2][3].

Inter la jaroj 1792 ĝis 1795, la gvardio estis karakterizita per multaj malordoj inter siaj soldatoj, kaj eĉ ĉesis ekzisti en la jaroj 1827 ĝis 1830, sed estis reestablita kaj ludis centran rolon dum la fr:Respublikana ribelo en Parizo en junio 1832. Post la Francia-Prusia Milito en 1870 ĝis 1871, la gvardio iĝis revolucia kaj danĝera, kio kontribuis al ĝia fina dissolvo en 1871.

En 2016, franca prezidanto François Hollande iniciatis la restarigo de la Nacigvardio, kiel respondo al la Atencoj de novembro 2015 en Parizo [4][5][6].

La moderna Nacigvardio ne estas regata de la civitanoj, sed de la Ministerio pri Defendo kaj la Ministerio pri Interno. Rekrutado por servo en la Nacigvardio estas libervola, kaj la plej multaj volontuloj ankaŭ estas rezervistoj en la Nacia Ĝendarmaro , Nacia Polico kaj la Francaj Armitaj Fortoj.

  1. Robespierre and War, a Question Posed as Early as 1789?
  2. Fatal Purity: Robespierre and the French Revolution by Ruth Scurr
  3. Œuvres complètes de Maximilien de Robespierre, tome 6, p. 642
  4. France to create new National Guard 'to protect its citizens'. Local.fr (28 July 2016). Alirita 28 July 2016.
  5. France to form National Guard to counter terrorist threat, Hollande says. France 24 (28 July 2016). Alirita 28 July 2016.
  6. France creates National Guard to battle terrorism

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search